Valsejo

 Mia persona retejo en Esperanto

Kiu mi estas?

Mi estas Warut Bunprasert, mia Esperanto-kaŝnomo estas Valso. Mi estas instruisto en mezlernejo. Mi instruas tajlandan tradician muzikon. Kaj mi ankaŭ  ŝatas Esperanton.

Mi eklernis Esperanton en 2014, kiam mi estis studento en Bangkoko. Mi lernis per lernolibro de Stan Marcek "Esperanto per rekta metodo". Post kelkaj monatoj de mia eklernado, mi renkontiĝis kun japano (supra foto), kiu ĵus transloĝiĝis al Bangkoko. Kaj mi ekzercadis kun li Esperanton ĉiusemajne.

Miaj Esperantumoj

2015 La 34-a Komuna Seminario, Busan, Sud-Koreio.


2016 La 4-a Somera Renkontiĝo, Cat Ba, Vjetnamio.


2017 La 102-a Universala Kongreso de Esperanto, Seulo, Sud-koreio.


2018 La 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo, Ayutthaya, Tajlando.


2018 Zamenhof-festo, Suita, Japanio.

2025 Transjara kurskunveno, kameoka, Japanio

Mi en Universala Kongreso de Esperanto

Landaj salutoj. La 102-a Universala Esperanto-Kongreso, 2017, Seulo, Sud-Koreio.

Mia lingvo-kono

2016 Superamezagrada Esperanto-kurso de la Eŭrazia Kultura Centro, Hungario.


2017 KER B2 (CEFR B2)

Mi estis intervjuata de franca vojaĝanto

Miaj libroj

Kiam mi eklernis, mi penis traduki librojn pri Esperanto. Temas pri gramatika libreto, lernolibro kaj aliaj.

Konciza Gramatiko de Esperanto (2016, plibonigita 2018)

ไวยากรณ์ภาษาเอสเปรันโตโดยสังเขป Konciza Gramatiko de Esperanto 25 09 2559 cover-merged.pdf

Ekzercaro de la lingvo internacia "Esperanto" eldono tajlingva (2017)

EK th 25 11 2017.pdf

Esperanto-lernolibro laŭ Zagraba Metodo kun aprobo de la aŭtoro. (2017)

ZM th 13 10 2560.pdf

Esperanto-Taja Vortareto (2017, plibonigita 2018)

Esperanto-taja vortareto8122018.pdf

Esperanto-rakonteto "Bona restoracio, sed multekosta" kun gramatika klarigo kaj vortolisto (2018)

bona restoracio, sed multekosta1.pdf

La Unua Libro, (ne-oficiala) eldono taja (2023)

ภาษาสากล บทนำ และบทเรียนฉบับสมบูรณ์2023-1.pdf